Michael Parenti

Michael Parenti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1933 (1933-01-01) (91-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Brown
Urba Kolegio de Nov-Jorko
Universitato Yale Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Christian Parenti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikologo
historiisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Internaciaj rilatoj kaj popular history (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael PARENTI (1933) estas usona historiisto kaj intelektulo fakulo pri sia historio de la popolaj klasoj kaj pro sia kritiko de la amaskomunikiloj.

Parenti doktoriĝis en politika scienco en la Universitato Yale kaj estis profesoro en diversaj universitatoj, colleges kaj aliaj edukinstitucioj. Li verksi preskaŭ dudeko da libroj kaj publikigis pli ol 250 artikoloj (2006), kaj en akademiaj publikaĵoj, gazetoj kaj aliaj amaskomunikiloj. Liaj libroj estis tradukitaj al pli ol deko da lingvoj, inter kiuj Esperanto. Parenti ankaŭ prelegas en universitataj kampusoj de Usono, kaj tio estis disvastigita kaj enlanda kaj eksterlande. Lia verko "La murdo de Julio Cezaro", estis nomumita por la premio Pulitzer.

Parenti estas konata pro klaraj politikaj sintenoj al politika maldekstro. Tio kondukis lin interesiĝi pri la historio de Sovetunio. Li konsideras, ke la kapitalismo detruas sin mem, kaj malakceptas la eblon, ke ĝi kreas prosperon al la socio.[1]

Dum la regotempo de Miĥail Gorbaĉov, Parenti estis kritikanto de la reformismaj movadoj kiel la "perestrojko" aŭ "glasnost" plenumitaj de Gorbaĉov. Parenti argumentis, ke tiuj politikoj rezultos en la enkonduko de la kapitalismo en la Sovetunio. En sia libro Blackshirts and Reds, li faris kritikistan studon pri la nombro de viktimoj de la stalinismo, kie li citas la verkon de J. Arch Getty, indikante la nombron de viktimoj en 799 455, registrante la ekzekutojn en la periodo 1921-1953.

  1. Capitalism's Self-inflicted Apocalypse en ZSpace, Arkivita, alirita la 21an de Julio 2021.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search